Days of Our Lives

Days of Our Lives
televida serio
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro sapopero
Reĝisoro Albert Alarr, Grant A. Johnson, Phil Sogard, Randy Robbins, William Ludel
Aktoroj Macdonald Carey • Eileen Davidson • Brynn Thayer • Elaine Princi • Deborah Adair • Lauren Koslow • Stephen Nichols • Philece Sampler • Alexis Thorpe • Deidre Hall • Susan Seaforth Hayes • Quinn Redeker • Leann Hunley • Nadia Bjorlin • Drake Hogestyn • Kirk Geiger • Joseph Mascolo
Amplekso
Epizodoj 13872
Daŭro sen reklamoj 30
Elsendo
Unua elsendo 8 nov. 2004
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Tagoj de Niaj Vivoj (angle Days of Our Lives) estas usona sapopero, kiu estis elsendita de la 8-an de novembro 1965 en la televida-reto de NBC en Usono kaj poste estis elsendita en multaj landoj ĉirkaŭ la mondo. La spektaklo estis kreita fare de Ted Corday kaj Betty Corday kaj multaj el la fruaj intrigoj estis scenaritaj fare de William J. Bell.

Corday kaj Bell kombinis la ideon de "sapoperoj kiuj situas en malsanulejo" kun la tradicio enfokusigi la spektaklon ĉirkaŭ la nuklea familio, kreante serion pri familio de kuracistoj, inkluzive de ina kuracisto kiu laboras en mensa malsanulejo.

La rangigoj de "Days of Our Lives" same kiel aliaj sapoperoj komencis fali en la 90-aj jaroj, sed dum la jaro 2007 estis anoncite ke fariĝas verŝajne ke la serio ne daŭrigos en la NBC-reto preter 2009, la serio daŭre estas elsendata, kaj en majo 2021 la serio estis renovigita por du pliaj sezonoj, sezonoj 57 kaj 58, post kiam la 56-a sezono finiĝis la 16-an de aprilo 2021. [1] Fine de decembro 2020, la serio markis 14 000 epizodojn, igante ĝin la plej longa serio iam elsendita sur NBC, kaj ĝi estas unu el la serioj kiuj daŭre produktis originajn epizodojn meze de la epidemio KOVIM-19.

La serio estis menciita por relative longa tempo en la serio Friends kiam Joey Tribiani ( Matt LeBlanc ), rolis kiel Dr. Drake Remora en "Days of Our Lives".

  1. Fairman, Michael (la 9-an de septembro 2022). "Days of our Lives Airs Last Episode of Its Historic Run on NBC; Heads Exclusively to Peacock Monday". michaelfairmantv.com. United States. Reprenita la 9-an de septembro 2022. Friday marks the final airdate of Days of our Lives run on network television. For almost 57 years, and for 14,430 episodes.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search